Esperanton kreskigu ni

Esperanton kreskigu ni
Teksto de Paul Gubbins, Muziko de Aaron Brown

Esperanto estas glano, kiun plantis LLZ, 
Okulisto klarvidanta, malavara kuracist’; 
Tamen biografojn spite lin li nomu ‘arbarist’’, 
Kies glano kverke kreskis – nia verda lingvo . . .

do... Plantante, sarkante, neniam plendante, 
Nian kverkon prizorgu ni, 
Fosante, tondante, tutmonde kantante, 
Esperanton kreskigu ni.

El ĉiuj floroj plaĉas al mi 
La rozo, narciso kaj bunta fuksi’; 
Sed floro kun oro veninta al ni 
Milstele superas – jes – filozofi’.

Plantante, sarkante, neniam plendante, 
Nian kverkon prizorgu ni, 
Fosante, tondante, tutmonde kantante, 
Esperanton kreskigu ni.

El prizono venas zono premsufoka; 
En libero nestas bero – gust-elvoka; 
Sed balzamo (en ĝi amo) 
Estas ja la riĉa gamo 
De la lingvo de la knabo – bjalistoka.

Plantante, sarkante, neniam plendante, // Gitaron ludante, ĝoje kantante, 
Nian kverkon prizorgu ni, // La mondon travagis vi; 
Fosante, tondante, tutmonde kantante, // Plene feliĉaj pro la sun’ ĉar unu la alian ekvidis 
Esperanton kreskigu ni. // kaj mi volas ke vi restu kun mi.

Fuente:
Pasporto al la tuta mondo: Episodo 16. Disponible en: https://www.youtube.com/watch?v=vOnh09gXBuU

Comentarios

Entradas populares de este blog

Formato de historia clínica

Libroj pri Esperanto / libros acerca de esperanto

Disociación [actualización]