Internacia interreta kongreso

Projecto "Reta Internacia Kongreso (RIKo)"

Saluton al ĉiuj, mia nomo estas Fredy, mi havas bonan ideon. Kion vi pensas pri la ideo de "internacia interreta kongreso"?

Objektivo: Scii la gamon de Esperanto en diversaj branĉoj de homeco: biosciencoj, inĝenierado kaj socia. Apliki la plej bazan koncepton de Esperanto: senlima, senpaga, libera, internacia kaj por ĉiuj.
Parto de la estonteco estas havi renkontiĝojn per interreto. La estonteco bezonas ĝin

Centraj temoj: biosciencoj, inĝenierado, socia.
Tempo: Dum tuta semajno, ĉirkaŭ kvar ĝis ses fojoj tage. Por ke ĉiuj esperantistoj de malsamaj tempaj zonoj povas virtuale ĉeesti diversajn ekspoziciojn laŭ sia disponebleca tempo. La unuaj kongresoj estos nur unufoje jare, se estas pli asistantoj ili estos dufoje jare kaj tiel plu, ĝis ni povos transdoni kontinue ...
Temoj: oni povus fari ekspozicioj pri diversaj temoj: homa medicino, sociaj projektoj, gastronomio, turismo, novaj teknologioj, edukado, gramatiko de lingvoj, lingvoj de minoritataj grupoj, arkitekturo, scienco kaj fikcio, moderna danco, tradicia danco, kaj tiel plu. Mi pensas ke Internacia Scienca Asocio Esperantista (ISAE), povus helpi.
Ekspozicioj: cxi tiuj prelego daŭros de 5 ĝis 20 minutoj por cxiu ekspozicio. Ĉi tiuj ekspozicioj povas esti faritaj en videa prelego (hangouts, youtube, facebook, skype), antaŭ-registritaj filmetoj kaj senditaj dum la ekspozicia horaro.
Horaroj: Organizitaj per la "google" kalendaro, kaj aliaj kalendaroj. Distribuita egale kaj egale dum la tago, dum la 7 tagoj de la kongreso. Cxi tiuj menciitaj okazaĵoj (cxiuj ekspozicioj en la kalendaro) havos la nomon de la ekspoziciulo aŭ ekspoziciaro, institucio kiun ili reprezentas, lando de origino, ligo sur la platformo kie la ekspozicio estos elsendita kaj resumo de la ekspozicio de maksimumo de 200 vortoj.
Interreta elsendo (enreta aŭ planita videa prelego): youtube, facebook, hangouts, skype, kaj tiel plu (Okitalk.com)
Konkludoj: informu pri ĉiuj ekspozicioj dum la 7 tagoj, krei publikan virtualan libron por ĉiuj esperantistoj de la tuta mondo.
Sponsoroj: la sponsoroj (asocioj, institutoj, organizoj) devas doni senpagajn virtualajn insignojn aŭ atestilojn al cxiuj asistantoj.

Sincere: SUCARI C., Fredy I.





Ekzemplo:




kion vi opinias?, komentu

Comentarios

Publicar un comentario

Entradas populares de este blog

Formato de historia clínica

Libroj pri Esperanto / libros acerca de esperanto

Disociación [actualización]