Esperanton kreskigu ni
Esperanton kreskigu ni Teksto de Paul Gubbins, Muziko de Aaron Brown Esperanto estas glano, kiun plantis LLZ, Okulisto klarvidanta, malavara kuracist’; Tamen biografojn spite lin li nomu ‘arbarist’’, Kies glano kverke kreskis – nia verda lingvo . . . do... Plantante, sarkante, neniam plendante, Nian kverkon prizorgu ni, Fosante, tondante, tutmonde kantante, Esperanton kreskigu ni. El ĉiuj floroj plaĉas al mi La rozo, narciso kaj bunta fuksi’; Sed floro kun oro veninta al ni Milstele superas – jes – filozofi’. Plantante, sarkante, neniam plendante, Nian kverkon prizorgu ni, Fosante, tondante, tutmonde kantante, Esperanton kreskigu ni. El prizono venas zono premsufoka; En libero nestas bero – gust-elvoka; Sed balzamo (en ĝi amo) Estas ja la riĉa gamo De la lingvo de la knabo – bjalistoka. Plantante, sarkante, neniam plendante, // ...